Granda Misisipia Inundo de 1927

Granda Misisipia Inundo de 1927.

La Granda Misisipia Inundo de 1927 estis la plej detrua riverinundo en la historio de Usono, kun 70,000 km² inunditaj ĝis profundo de 9 m. Por klopodi eviti estontajn tiajn inundojn, la federacia registaro konstruis la plej longan sistemon de digoj kaj akvovojoj en la mondo.

Ĉirkaŭ 94 procento de pli ol 630,000 personoj damaĝitaj per la inundo loĝis en la ŝtatoj Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano, ĉefe en la Misisipa Delto. Pli ol 200,000 Afri-usonanoj estis forigitaj el siaj hejmoj laŭlonge de Malsupra Misisipo kaj devis ekloĝi por longaj periodoj en rifuĝejaj kampadejoj. Kiel rezulto de tiu katastrofo, multaj aliĝis al la Granda Migrado el la sudo al nordaj kaj mezokcidentaj industriaj urboj pli ol reveni al rura agrikultura laboro. Tiu amasa movado de loĝantaro pliiĝis el la Dua Mondmilito al 1970.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search